Job 30

1Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj ŝafaroj; 2Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon; 3Kiuj pro malriĉeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan; 4Kiuj elŝiras atriplon apud la arbetaĵoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto. 5El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur ŝteliston; 6En terfendoj ĉe la valoj ili loĝas, En truoj de la tero kaj de rokoj; 7Inter la arbetaĵoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektiĝas; 8Kiel infanoj de sentaŭguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando. 9Kaj nun mi fariĝis objekto de ilia mokokanto, Mi fariĝis por ili objekto de babilado. 10Ili abomenas min, malproksimiĝas de mi, Ne timas kraĉi sur mian vizaĝon. 11Li malligis mian ŝnuron kaj turmentas min, Kaj ili forĵetis antaŭ mi la bridon. 12Dekstre buboj stariĝis, kaj puŝas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraŭ mi siajn pereigajn vojojn; 13Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min, Ne bezonante helpanton; 14Ili venas kiel tra larĝa breĉo, Ĵetas sin tumulte. 15Teruroj turnis sin kontraŭ min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia feliĉo. 16Kaj nun elverŝiĝas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero. 17En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas. 18Kun granda malfacileco demetiĝas mia vesto; Premas min la rando de mia ĉemizo. 19Oni komparas min kun koto; Mi similiĝis al polvo kaj cindro. 20Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min. 21Vi fariĝis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon. 22Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego. 23Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de ĉio vivanta. 24Sed ĉu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfeliĉo? 25Ĉu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfeliĉan tempon? Ĉu mia animo ne afliktiĝis pri malriĉulo? 26Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo. 27Miaj internaĵoj bolas kaj ne ĉesas; Atakis min tempo de mizero. 28Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi leviĝas en la komunumo kaj krias. 29Mi fariĝis frato al la ŝakaloj Kaj kamarado al la strutoj. 30Mia haŭto nigriĝis sur mi, Kaj miaj ostoj sekiĝis de varmego. 31Mia harpo fariĝis plendilo, Kaj mia fluto fariĝis voĉo de plorantoj.

Copyright information for Esperanto